Decimus Junius Juvenalis
LIBERO DE PAROLO

— Ne superos ja per kulpoj kriman nunon eĉ la futuro,
por la idoj degeneraj niaj pekoj, niaj avidoj
estos la ekzemplo! Venis al kulmin' la malico! Ŝvelu
en ventblovo, mia velo! Ĉu sufiĉe da fort' mi havos
por la tasko, vi demandas, kaj de kie preni mi povos
la sinceron simplan de la antaŭuloj, por ke mi diru,
kion diktas ard' interna? Eh, pri kiu skribi mi timus
eĉ laŭnome? Ĉu min ĝenas, se koleras Mucius al mi?
— Jes, sed Tigellinus! Risku lin riproĉi, kaj via peĉa
korpo brulos sur paliso, kiel torĉo ĝi lumos flagre,
aŭ trenate tiros sangan sulkon en la aren' de l' cirko.
Ej, do kiu tri parencojn siajn per daturo venenis,
tiu el portil' kusena fanfarone nin alrigardu?
Se vi renkontiĝos, premu bone la fingron sur la lipojn,
ĉar la denuncisto staras tie kaj al vi montras: JEN LI.
Aeneas kaj Turnus estu por batalo kunvenigitaj,
kaj ne ĝenas sag' en flanko de Achilles, nek se Herakles
vokas al Hylas, falinta en la akvon post sia kruĉo.
Sed se Lucilius sturmas per la plum' kiel akra-glave,
ekruĝigas ĉiuj kulpaj, rigidiĝas koro ilia,
kaj pro l' krimoj sekretataj ŝvitas ĉies korpo abunde.
Tial larmoj kaj kolero. Bone konsideru ĉi tion,
antaŭ ol trumpet' alarmos. Batalkampe tarda la pento.
— Nu, mi provos, kion oni povas skribi do pri la homoj,
kiuj jam laŭ voj' Latina kaj Flaminia dormas longe.